Amamiaj insuloj (奄美群島 Amami-guntō)[1] estas insularo en la Sacuna Insularo, kiu estas parto de Rjukju-insularo, kaj estas sudokcidente de Kjuŝuo. Administracie, la grupo apartenas al la Gubernio Kagoŝimo, Japanio. La Geospaca Informa Aŭtoritato de Japanio kaj la Japana Marborda Gvardio interkonsentis la 15an de februaro, 2010, uzi la nomon Amami-guntō (奄美群島) por la Amami Insularo. Antaŭ tio, estis uzata ankaŭ Amami-shotō (奄美諸島).[2] La nomo Amami estas probable rilata al Amamikju (阿摩美久), diino de kreado en la Rjukjua Ŝintoa kreadmito.

Amamioj
grupo de insuloj [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj27° 50′ 0″ N, 129° 0′ 0″ O (mapo)27.83333333129Koordinatoj: 27° 50′ 0″ N, 129° 0′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoYuwandake
- alteco694 m T.P.

Areo1 030 km² (103 000 ha) [+]
Nombro de insuloj13
Ĉefa insuloAmami-Oŝima

Amamioj (Gubernio Kagoŝimo)
Amamioj (Gubernio Kagoŝimo)
DEC

Amamioj (Japanio)
Amamioj (Japanio)
DEC
Map
Amamioj
Vikimedia Komunejo:  Amami Islands [+]
vdr
Amamiaj insuloj kun numero 1 norde de la arko de la Rjukju-insularo el Tajvano al Kjuŝuo.

La Amamiaj insuloj estas kalkoŝtonaj insuloj de korala deveno kaj havas totalan areon de proksimume 1,240.28 km². La plej alta altaĵo estas Ĝuvandake kun alto de 694 metroj en Amami-Oŝima.

Notoj redakti

  1. La nomo Amami-guntō estis normigita la 15an de februaro, 2010." ". Geospatial Information Agency of Japan. Arkivita el la originalo en 31a de julio 2012. Alirita la 26an de decembro 2018. Antaŭ tio, estis uzata ankaŭ alia nomo, Amami shotō (奄美諸島).
  2. "『奄美群島』を決定地名に採用". Geospaca Informa Aŭtoritato de Japanio. Arkivita el la originalo la 31an de julio 2012. Alirita la 26an de decembro 2018.