Ambiente
Ambiente - Von der Kunst des Reisens (laŭvorte: Medio - pri la arto vojaĝi) estas la titolo de vojaĝmagazino de la aŭstra kultura radikanalo Österreich 1.

Priskribo
redaktiLa posemajne unu fojon disaŭdigita radielsenda serio fonditis en la jaro 1987-a kaj apartenis ekde tiam al la regulaj standardprogramoj de la menciita stacio.
La serio konsistas el vojaĝrakontoj en formo de distra-informa stilo. Ĉiu numero daŭras 55 minutojn. La felietone faritaj rakontoj suplementiĝas per muziko el la trapasitaj regionoj.[1]
La serio ekde novembro 1987 dissendatas je la 10.05 h dimanĉe kaj (post ŝanĝo programara de januaro 2010) ripetatas sekvantsemajne marde je la 16.00 h.[2]
Kunfondintino estis la kulturĵurnalistino Ursula Burkert, kiu ekde 1991 estas respondeca surbendigestrino de la magazino. [3] La voĉo estas ekde 2006 tiu de la aŭstra aktoro Helmut Berger.[4]
Ŝatite ankaŭ ekstere
redaktiSamtempe Ambiente estas akustika kunvojaĝanto al la Ö1-studvojaĝoj, akompanataj kaj elpensitaj fare de redaktoroj radifoniaj. Kelkaj elsendoj transprenitis de alkaj radistaciaj neaŭstraj. Ekzemple la en 2009 disaŭdigita elsendo pri Ĉinio aŭskulteblis ankaŭ en la germanlingva programo de la publikjura radikanalo de RAI en Bozen [5] Amaskomunikile oni ofte citas certajn elsendojn de tiu ĉi vojaĝmagazino.[6]
Literaturo
redakti- Gerhard Ruiss: Handbuch für Autoren und Journalisten. Tips und Informationen, Urheberrecht, Förderungen, Steuern, Sozialrecht, Verträge, Medien, Österreich, Deutschland, EU. Überarbeitete und erweiterte Neuausgabe. Verlag Buchkultur, Wien 1996, ISBN 3-901052-23-2, S. 414 (Reihe Buchtip, Bd. 1; Surrete.
Eksteraj ligiloj
redaktiPiednotoj
redakti- ↑ Gerhard Ruiss: Handbuch für Autoren und Journalisten. Verlag Buchkultur, Wien 1996, ISBN 3-901052-23-2, p. 414 Surrete
- ↑ Neues Schema für Ö1.
- ↑ Ö1-Redakteurin Ursula Burkert mit „signaTOUR Award 2007“ ausgezeichnet.
- ↑ Informoj pri Berger kun foto.. Arkivita el la originalo je 2011-09-20. Alirita 2014-04-06 .
- ↑ Radiprogramo de la 16-a de novembro 2010 de la menciita radistacio..
- ↑ Kp. Citaĵo en blogo. Arkivigite je 2011-11-28 per la retarkivo Wayback Machine.