American Record Corporation
American Record Corporation (ARC, Usona Registrentrepreno),[1] referencata ankaŭ kiel American Record Company, American Recording Corporation,[2] aŭ (erare) kiel ARC Records,[3][4] estis usona kompanio por sonregistrado. Ĝi rezultis el la kunigo en 1929 de tri kompanioj: nome Cameo Record Corporation (kiu posedis Cameo, Lincoln kaj Romeo Records), la Pathé Phonograph kaj Radio Corporation (kiu posedis Actuelle, Pathé, kaj Perfect), kaj la Plaza Music Company (kiu posedis Banner, Domino, Jewel, Oriole, kaj Regal).[5]
American Record Corporation | ||
---|---|---|
American Record Corporation | ||
record company • diskeldonejo vd | ||
Dum | 25-a de julio 1929 - 4-a de aprilo 1939 | |
Sekvanto | Columbia Recording Corporation | |
Lando | Usono | |
filiaj kompanioj | Brunswick Record Corporation • Master Records • Columbia Phonograph Company, Inc. vd | |
Partoprenanta | American Furniture Mart Recording Studio • ARC Recording Studio vd | |
Kvankam la produktoj de Plaza estis inkluditaj en la kunigo, la entrepreno Plaza mem ne estis, (ĝi formis Crown Records en 1930 kiel sendependa marko)[6] kaj same la Scranton Button Company, la patra kompanio de Emerson Records (kaj la kompanio kiu faris registraĵojn por plej el tiuj markoj). Louis G. Sylvester, iama estro de la Scranton Button Company, iĝis la prezidanto de la nova kompanio, kun sidejo ĉe 1776 Broadway en Manhatano, Novjorko.
La heredo de ARC estas nune parto de Sony Music Entertainment.
Notoj
redakti- ↑ "The 78rpm Home Page: Label Pictures". 78rpmrecord.com. [1] Alirita la 25an de Junio 2018.
- ↑ Cox, Jim. American Radio Networks: A History. Google Books. [2] Alirita la 25an de Junio 2018.
- ↑ Wolf, Charles; Lornell, Kip (1999). The Life and Legend of Leadbelly. New York: Da Capo Press. pp. 178, 198.
- ↑ Sing Out! 21 (1971), p. 44.
- ↑ Rye, Howard (2002). Barry Kernfeld, ed. The New Grove Dictionary of Jazz, vol. 1 (2nd ed.). New York: Grove's Dictionaries Inc. p. 49. ISBN 1561592846.
- ↑ Komara, Edward (eld.) (2006). Encyclopedia of the Blues. Routledge.