Amplekso

(Alidirektita el Ampleksumo)

Ampleksoampleksumo (el la latina amplexus, signife "brakumi") estas tipo de pariĝada kutimo montrata de kelkaj ekstere fekudiĝantaj specioj (ĉefe amfibioj kaj hufokraboj aŭ Limuledoj) en kiu masklo alprenas inon per siaj antaŭaj kruroj kiel parto de la pariĝada procezo, kaj samtempe aŭ kun ioma prokrasto, li fekundas la inajn ovojn ĉar ili estis liberigitaj el la korpo. Ĉe amfibioj, la inoj povas esti kaptitaj ĉe la kapo, talioakseloj, kaj la tipo de ampleksumo estas karaktera de kelkaj taksonomiaj grupoj. Ampleksumo implicas rektan kontakton inter masklo kaj ino, distingite el aliaj formoj de ekstera fekundado kiel malferma frajado, en kiu la spermo kaj la ovoj estas libere lasataj en akvo sen rekta kontakto fare de individuoj.

Oranĝfemuraj ranoj (Litoria xanthomera) dum ampleksumo.

Eksteraj ligiloj redakti