Amsler-krado

bildo uzata por monitori la centran vidkampon de homo

La Amsler-krado, uzata ekde 1945, estas bildo pri krado de horizontalaj kaj vertikalaj linioj uzataj por monitori la centran vidkampon de homo. La krado estis ellaborita de la svisa oftalmologo Marc Amsler. Ĝi estas diagnoza ilo kiu helpas en la detekto de vidaj perturboj kaŭzitaj de ŝanĝoj en la retino, precipe pri la makulo de retino (latine nomata macula lutea, "flava makulo", ekz. makula degenerado, epiretina membrano), same kiel la opta nervo kaj la vida vojo al la cerbo.

Amsler-krado, kiel vidita de homo kun normala vidado
Amsler-krado, kiel ĝi povus esti vidita de homo kun makula degenerado

En la testo, la persono rigardas per ĉiu okulo aparte al la malgranda punkto en la centro de la krado. Pacientoj kun makula malsano povas vidi ondajn liniojn aŭ iuj linioj povas manki.

Amsler-kradoj estas liveritaj de oftalmologo, optikisto aŭ de retejoj, kaj povas esti uzataj por testi sian vizion hejme.

La originala Amsler-krado estis nigra kaj blanka. Kolora versio kun blua kaj flava krado estas pli sentema kaj povas esti uzata por testi ampleksan varion de vidaj vojaj nenormalecoj, inkluzive de tiuj asociitaj kun la retino, la opta nervo, kaj la pituitaria glando.