Anambra
Anambra (angle Anambra State) estas unu el la 36 subŝtatoj de Niĝerio. Ĝi situas en la sudorienta parto de la lando. La nomo estas angligita versio de la origina 'Oma Mbala', la indiĝena nomo de la Anambra Rivero. La ĉefurbo kaj registara sidejo estas Awka. Onitsha kaj Nnewi estas la plej grandaj komercaj kaj industriaj urboj, respektive. Limoj estas la subŝtatoj Delta Ŝtato okcidente, Imo kaj la Rivera Ŝtato sude, Enugua oriente kaj Kogi norde. La origino de la nomo estas deriva el la Anambra Rivero (Omambala) kiu estas alfluanto de la fama Rivero Niĝero.
Anambra | |||
---|---|---|---|
subŝtato | |||
![]() | |||
![]() Flago | |||
subŝtato de Niĝerio [+] | |||
Lando | Niĝerio | ||
Ĉefurbo | Awka | ||
- koordinatoj | 6° N, 7° O (mapo)6.33333333333337Koordinatoj: 6° N, 7° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 4 844 km² (484 400 ha) [+] | ||
Areo | 4 844 km² (484 400 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 5 527 809 [+] (2016) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 420001 [+] | ||
ISO 3166-2 | NG-AN | ||
|
|||
![]() |
|||
Anambra | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La indiĝena etna grupo en Anambra ŝtato estas la igboj (98 % el la loĝantaro) kaj malgranda loĝantaro de igaloj (2 % el la loĝantaro) kiu loĝas ĉefe en la nordokcidenta parto de la ŝtato.[1]
Anambra estas la oka plej loĝata ŝtato en Niĝerio kaj la dua plej dense loĝata ŝtato en Niĝerio post la Lagosa Ŝtato. La etendo de pli ol 45 km inter Oba kaj Amorka enhavas aron da nombraj densaj loĝataj vilaĝoj kaj malgrandaj urboj kio donas al la areo averaĝe ĉirkaŭkalkulitan densecon de 1,500–2,000 personoj por kvadrata kilometro.
Referencoj
redakti- ↑ Anambra State. Igbofocus.co.uk. Arkivita el la originalo je 2017-07-24. Alirita 2013-08-25 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-24. Alirita 2021-08-24 .
Fontoj
redakti- finddiagnostics.org Arkivigite je 2013-04-15 per Archive.today
- The union.org newsletter Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Igboegbunam, Okechukwu Lawrence: Sustainable Tourism Development For Anambra State Nigeria (Application of Leadership Concept in setting up an Eco-tourism Potential, "Plateau Rivulet Trail"), Institute Optopreneur, Malaysia. 2009
- sunnewsonline.com Arkivigite je 2008-11-21 per la retarkivo Wayback Machine
- The Ogidi Boy