Ananastranĉilo estas aparato por tranĉi ananasojn. Temas pri tre speciala tranĉilo per kio oni kapablas depreni ne nur la ŝelon sed ankaŭ la kernon, kiu estas manĝebla, sed kutime tro malmola.

Unue oni detranĉas la supran parton per ordinara tranĉilo. Poste oni enŝraŭbas la ananastranĉilon per korkotirila movo de la supro en la frukton. Dum tiu laboro la tranĉilo trioble tranĉas la ananason kaj postlasas longan spiralforman fruktaĵon kaj la ŝelon kun kerno.