Anarkia punko

(Alidirektita el Anarki-punko)

Anarkia punko (aŭ anarkiisma punko) estas punkroko, kiu disvastigas anarkiismon. La termino "anarkia punko" foje estas aplikata ekskluzive al bandoj, kiuj estis parto de la originala anarki-punkisma movado en Britio fine de la 1970-aj jaroj kaj fruaj 1980-aj. Kelkaj uzas la esprimon pli larĝe por ajna punkmuziko kun anarkiisma kantovortuma enhavo, kiu eble aperas en krusto-punk, hardkora punko, folklorpunko, kaj aliaj stiloj.