Anastazinjo

karikatura virino, kiu simbolas cenzuron

Anastazinjo, france Madame Anastasie, estas nomo de karikatura virino, kiu simbolas cenzuron. Ĝin kreis la franca karikaturisto André Gill (1840-1885), reference al la papo Anastazio la 1-a, fama kiel "inaŭguranto" de la kristana cenzuro.

Anastazinjo bildiĝas kiel maljuna virinaĉo, portanta gigantan tondilon sub la maldekstra brako, kaj portanta orelstrigon sur ŝultro. Nun tondilo rolas sufiĉe universale kiel simbolo de cenzuro. Eble ĝi ne ŝuldas tion komplete al Anastazinjo, sed ja almenaŭ grandparte.