Anastigmato estas speco de fotila objektivo, kiu preskaŭ ne havas aberaciojn.

Optika skemo de anastigmato: 1 – simetria, 2 – nesimetria

Anastigmato havas tutan bildon akran samtempe kun granda relativa truo. Konstrukcie ĝi estadas simetria, kiu havas la samajn lensojn je du flankoj de la diafragmo, kaj nesimetria, kiu havas malsamajn lensojn.

Anastigmatoj povas havi kungluitajn lensojn, parte kungluitajn lensojn kaj ne kungluitajn lensojn.

Unu el specoj de nesimetriaj nekungluitaj anastigmatoj estas trilensa objektivo de Cooke.