Angry Birds

Angry Birds (Koleraj Birdoj) estas videoludo kreita de finna kompanio Rovio Mobile. La ludo estis eldonita en jaro 2009 por operaciumo iOS de Apple[1], poste por Android kaj Symbian. Ekzistas ankaŭ versio por Google Chrome. Celo de la ludo estas en rolo de birdoj rericevi birdajn ovojn, kiujn forŝtelis iliaj malamikoj - verdaj porkoj. Ludantoj ĉiam per katapulto ekpafas unu birdon kaj tiel mortigi porkojn. Ludanto ĉiam havas certan nombron de birdoj, per kiuj oni devas mortigi ĉiujn porkojn. Por ĉiu birdo, kiun ludanto ne bezonos uzi, ludanto poste ricevas bonuson. En la ludo ekzistas sume 7 tipojn de birdojn:

  • Ruĝa birdo (Red Bird) - maskoto de la ludo, sen specialaj ecoj
  • Blua birdo (Blue Bird) - kapablas onigi en 3 birdojn
  • Flava birdo (Yellow Bird) - li povas dum flugo akceli
  • Nigra birdo (Black Bird) - post falo li eksplodas
  • Blanka birdo (White Bird) - li povas dum flugo delasi bombon
  • Verda birdo (Green Bird) - li povas reveni kiel bumerango
  • Granda frato birdo (Big Brother Bird) - li kapablas detrui grandan parton de barikado, per kiu defendas porkoj
  • Fortega aglo (Mighty Eagle) - mortigas ĉiujn porkojn, sed la ludanto ne ricevos poentojn (ne en la baza ludo, ludantoj devas ĝin aĉeti)
Angry Birds
Disvolvo Rovio Entertainment
Eldoninto Rovio Entertainment
Distribuo Google Play
Muziko Ari Pulkkinen
Serio Angry Birds
Platformo Windows Phone
Ĝenro puzla videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo tuŝekrano
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

En kazo de porkoj estas 5 tipoj, kiuj diversas per kapableco travivi atakon de birdo aŭ falo de iu alia objekto (ŝtono, ligno).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti