Anjatervo hispane Añaterve, guanĉa gvidanto de la Mencejlando Gvimaro, en la insulo Tenerifo. Li estis la mencejo aŭ reĝo de la menceljando Gvimaro, unu el la naŭ mencejlandoj en kiu estis dividita la antaŭhispana Tenerifo.

Anjatervo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30) (574-jaraĝa)
en Tenerifo
Mortis per nekonata valoro vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la unua mencejo kiu atingis subskribi pacan interkonsenton kun Alonso Fernández de Lugo, kiel adelantado de la Katolikaj Gereĝoj.

Statuo de Anajtervo en la Placo de la Patronino de Kanarioj (Tenerifo)

Al la paca interkonsento de Anjatervo, ankaŭ kuniĝis la Mencejlando Ikodo, la de Daŭto, la Mencejlando Adeho kaj la de Abono, kiuj formis la nomatan paca bando, ema al la akceptado de la kastilia regado kaj al la regado de la aliancitaj militistoj. La konversacioj kun la aliaj mencejoj ne atingis ian interkonsenton kaj la militista alianco kontraŭ la hispanoj (aŭ milita bando) konsistis el la mencejlandoj de Taoro (Benkomo), Takoronto (Akajmo), kaj Anago (Beneharo).

Anjatervo helpis la kastilianojn plurokaze, per helpaj trupoj, ĉefe en la Unua Batalo de Acenteĥo, en la Batalo de Agero kaj en la Dua Batalo de Acenteĥo.