Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Anny HARTWIG (naskiĝis la 23-an de marto 1937 en Waldkirch, mortis la 23-an de decembro 2005 en Nürnberg) estis germana esperantistino.

Anny Hartwig
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1937 (1937-03-23)
Morto 23-an de decembro 2005 (2005-12-23) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi membriĝis en Nurenberga Esperanto-Grupo en 1962 kaj estis ties prezidantino de 1989 ĝis sia morto.

Ŝi heredigis 50.000 € al la Esperanto-movado. Tiu ĉi sumo fariĝis baza kapitalo de la Fondaĵo Anny Hartwig, kiu estas subfondaĵo de la Fondaĵo Mondo.

Eksteraj ligiloj redakti