Antonio Correia Coimbra

(Alidirektita el António Correia Coimbra)

António Correia COIMBRA (1930-1996), esperantisto ekde 13-jara aĝo, kiu prezidis Portugalan Esperanto-Asocion en ties tre sukcesa periodo inter 1985 kaj 1989, forpasis aŭguste de 1996 en Lisbono. Kiam post 23 jaroj de malpermeso la esperanto-instruado en 1971 denove fariĝis ebla en Portugalio, li tuj lanĉis kursojn en la lingvolernejo, kiun li direktoris.