Anakruzo

(Alidirektita el Antaŭtakto)

Anakruzoantaŭtakto en la muziko estas la komenco de muzika frazo kun unu aŭ pluraj mallongaj, plejofte malakcentataj notoj antaŭ la komenco de la unua (kutime akcentata) tempo en takto. Male al tio en la ĵazo oni ofte pli forte akcentas la anakruzon ol la cefan takton. Jam en la klasika epoko Jérôme-Joseph de Momigny (1762–1842) rigardis la anakruzon kiel preferata elemento de la frazigo, akcentante ĝin.

Anakruzo en ĥoralkomponaĵo „Valet will ich dir geben“ de Johann Sebastian Bach - BWV 736 (anakruzo ruĝmarkite) Pri tiu ĉi sono Play

En kantoj la anakruzo servis en tio, interharmoniigi la vortan akcentadon kaj la muzikan takton. Sennombraj kantoj komencas per anakruzo, ekz.:

  • Das Wandern ist des Müllers Lust (Germanio)
  • Pera stous, pera kambous (Grekio)
  • Alas, my love, you do me wrong (Anglio)
  • Petit papa noël (Francio)

(anakruzo kursive, unua akcento diklitere)

Laŭtradicie oni notas la lastan takton de muzikaĵo tiel, ke ĝi kune kun la anakruzo rezultigas plenan takton, tio signifas, ke oni plimallongigas je la longeco de la anakruzo.