Ante MARINOVIĆ (naskiĝis 1895 - mortis la 27-an de septembro 1976 en Janjina) estis jugoslava esperantisto.

Li lernis Esperanton en 1922 kaj du jarojn pli poste fondis en sia loĝloko Esperanto-societon. Ankaŭ lia filo Miče, mortpafita de italaj faŝistoj en 1943, estis esperantisto. Marinović estis dum multaj jaroj delegito de UEA.

Fonto redakti

  • Revuo Esperanto, decembro 1976, p. 210 (nekrologo)