Praktika ateismo

(Alidirektita el Apateismo)

Praktika ateismo, konata ankaŭ kiel pragmatika ateismo, estas unu el du ĉefaj branĉoj de la ateismo (dum la alia estas la teoria ateismo). Temas pri maniero vivi kaj agadi en kiu, kvankam oni ne neas la ekziston de dio(j), oni konsideras (ĉu implicite ĉu eksplicite) nula la influon kiun tiu(j) havas aŭ havus sur la ĉiutaga vivo. Pro tio, la praktikaj ateistoj vivas praktike kvazaŭ ili kredus, ke ne ekzistas dio aŭ religia valoro.[1]

La franca filozofo Denis Diderot (1713 - 1784), kiam li estis akuzita esti ateisto, li respondis, ke simple ne interesis al li ĉu Dio ekzistas aŭ ne.

Diference de la teoria ateismo, la praktika ateismo ne konstituas pensmanieron, sed agadmanieron. Kvankam en kelkaj okazoj ambaŭ aspektoj estas komplementeblaj, ili ne ĉiam kunekzistas: praktika ateisto povas ne subteni sian agadmanieron pere de ideoj aŭ teorioj, dum teoria ateisto povas ne subteni sian pensmanieron pere de agoj.[2]

Foje oni uzas la terminon praktika ateismo por aludi tiujn personojn kiuj diras, ke ili kredas en Dio aŭ ke efektive kredas en tiu, sed ne montras aŭ subtenas tiun kredon pere de ĉiutaga agado.[3][4] Oni konsideras, ke tiu lasta fenomeno estas relative ĵusa,[5] kaj ke ne okazas spontanee en kredantoj, sed temas pri laŭgrada procezo.[6]

Simila koncepto al la praktika ateismo estas la tendenco konata en angla lingvo[7] kiel apatheism (nome kompono de apaty «apatio» kaj theism «teismo» aŭ «diismo», foje tradukita kiel apateismo), konsistanta en apatio aŭ manko de intereso rilate al la ekzisto aŭ neekzisto de Dio.[8]

Difino redakti

Apateismo povas veni de malsamaj kaŭzoj kaj preni malsamajn formojn:

  • Manko de religia instigo - kredo je Dio ne gravas por morala, religia konduto aŭ iu ajn alia speco de ago, kiu rezultas de la ekzisto de Dio.
  • Konscie ignorante la aferon.
  • Indiferento - la manko de ia intereso pri la problemoj de la dioj kaj religio.
  • Manko de konscienco al diismo.

Notoj redakti

  1. Fernández, Enrique Neira (2007), Ateísmo y creencia en dios, p 3, Universidad de los Andes
  2. Definición de ateísmo práctico por Atheism.about.com
  3. Smith, George (1979), The case against God, MPN: 25658883
  4. Kwon, Lillian (2010), The Christian Post
  5. Rodríguez Duplá, 2010, p. 1.
  6. Rodríguez Duplá, 2010, p. 4.
  7. Kaj el tio internacie.
  8. Descripción de Apateísmo por atheism.about.com

Bibliografio redakti

  • Rodríguez Duplá, Leonardo (2010). Instituto de Antropología y Ética. Universidad de Navarra, ed. El alejamiento práctico de Dios como nuevo fenómeno de masas. Consultado el 3 de abril de 2016.
  • Zdybicka, Zofia J. (2005), «Atheism», en Andrzej Maryniarczyk, Universal Encyclopedia of Philosophy (Polish Thomas Aquinas Association) 1, Konsultita la 12an de junio 2019.