Malfermi la ĉefan menuon

Apostoleco estas unu el la kvar karakteroj kiuj difinas la kristanan eklezion: la aliaj tri estas unueco, sankteco kaj katolikeco. Tiun karakteron ĉiam konfesis la Eklezio tuta kiel oni povas konstati en la Ekleziaj Patroj kaj ekleziaj dokumentoj kaj historio, sed eksplicite ĝi estis enkredigita en la kredkonfeso de la Nicea Koncilio (325 p.K) kaj en tiu de la Unua Konstantinopola Koncilio (381 p.K) [1]. Tiu noto konstituanta la eklezion mem estas plurfoje atestata en la kanonaj Sanktaj Kristanaj Skriboj: en Ef 2,20 en kiu estas asertate, ke la eklezio estas “konstruita sur fundamento de la apostoloj kaj profetoj”.

Krome la Nova Testamento ripetas, ke Kristo establis sian eklezion sur la roko de Petro kaj sur la fundamento de la apostoloj (Mt 16,18-19; Ef 2,20; Apok 21,14). Oni vidu ankaŭ 1Kor 3,11 kaj 1Tim 3,15).

Signifo de la apostolecoRedakti

Apostoleco signifas ke povas ekzisti nur unu kristana eklezio, tiu apostola. Krome, signifas ke la eklezio ne estas bazita sur la apostoleco kaj samtempe sur la libera arbritreco de la homo, aŭ apostoleco kaj samtempe sur modernaj sciencoj aŭ prudentaj adaptiĝoj. Signifas, do, ke ĉiu ajn revizio ne rajtas kaj ne povas modifi tion kio origine estas apostola.

Ĉiuj kristanaj eklezioj konkuradas por montri, ke mem estas la vera apostola eklezio. Laŭ la Katolika Eklezio, profundaj spuroj de apostoleco konserviĝas ankaŭ en ĉiuj kristanaj eklezioj ne ortodoksa-katolikaj, kiuj povas esti la bazo por taŭge ekumeni.

Vidu ankaŭRedakti