La rivero ApurimakoApurímac; el keĉua apu 'diaĵo' kaj rimak 'oraklo, parolanto') fluas el glaĉera akvofandejo el la bordo de la monto Mismi, nome 5597 m alta monto en la Provinco Arekipo en suda Peruo.

Rivero Apurimako

La Apurimako estas la fonto de la plej granda riversistemo de la mondo, nome la Amazono. Ĝi ekfluas en la sudokcidentaj montaroj de Peruo, je 10 km for el la vilaĝo Kajjoma, kaj je malpli ol 160 km el la marbordo de la Pacifiko.

Ĝi fluas ĝenerale nordokcidente post Kusko en mallarĝaj gorĝoj de ĝis 3,000 m profunde, nome duoble profunde kiel la Granda Kanjono en Usono. El ses klopodoj ĝis nun por navigadi la tutan longon de Apurimako, nur du sukcesis.

Post 730.70 km, la Apurimako kuniĝas kun la rivero Mantaro kaj iĝas la rivero Ene 12° 15′ 46″ S 73° 58′ 44″ U / 12.26278 °S, 73.97889 °U / -12.26278; -73.97889 (mapo), 440 m super marnivelo; post kuniĝi kun la rivero Perené ĉe 330 m super marnivelo, ĝi iĝas la rivero Tambo; kiam ĝi kuniĝas kuna la Urubamba ĉe 280 m| super marnivelo la rivero iĝas la Ukajali, kiu estas ĉefa akvofonto de Amazono.