Aqualung

Vikimedia apartigilo

Aqualung estas la kvara muzikalbumo de la grupo de rok-muziko Jethro Tull, kiu estis lanĉita en 1971, kaj unu el ties plej famaj diskoj.

La nomo de la albumo kaj kanto Aqualung estas evoluo de la termino «Aqua-Lung», registrita marko kiun Jacques-Yves Cousteau inventis por komerciigi la subnaĝan regulilon CG45 en la anglalingvaj landoj. Ties signifo estas "akva pulmo".

La albumo estas ĉefe konata pro la kanto kiu titoligas ĝin, nome "Aqualung" (kiu temas pri senhejmulo pedofilia samnoma) kaj pro aliaj, kiaj la fama "Locomotive Breath" ("Spiro de lokomotivo"), de granda intenso ritma. La vortumado de kantisto kaj flutisto Ian Anderson en kantoj kiaj "My God", "Hymn 43" kaj "Wind Up" kritikas la instituciigitan religion, kaj "Cross-Eyed Mary" ("Maria la straba") temas pri juna prostituisttino. La senhejmuloj kaj marĝenuloj de la socio estas abundaj en tiu disko. La membiografia "Cheap Day Return" estis verkita de Anderson post reveni el vizito al sia patro, grave malsana.

Aqualung Live estas ankaŭ registraĵo de koncerto de la grupo Jethro Tull.