Arĝentito
En mineralogio, arĝentito (el la Latina argentum, arĝento) estas kuba arĝenta sulfido (Ag2S), kiu povas ekzisti nur je temperaturoj super 173 °C,[1] 177 °C[2] aŭ 179 °C.[3] Kiam ĝi malvarmiĝas al ordinaraj temperaturoj ĝi turniĝas en sia monoklina polimorfo, nome akantito.[2][3] Arĝentito apartenas al la grupo de galeno.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0c/Argentite.jpg/220px-Argentite.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1b/Argentite-unit-cell-3D-balls.png/220px-Argentite-unit-cell-3D-balls.png)