Literaturo en la aragona lingvo

(Alidirektita el Aragonlingva literaturo)

La aragona lingvo, ne ĝuis, tra ties historio, literaturan prestiĝon, kiun havas la aliaj latinidaj lingvoj de la Iberia Duoninsulo.

Paĝo de Liber regum.

Mezepoka literaturo redakti

La Emilianaj glosoj (10a jarcento) estas la unua skribita evidenteco de la aragona lingvo. Tiu deklaro, kiu kontraŭstaras konsideri tiajn glosoj kiel kastiliaj, estas bazita sur lingva analizo, en kiu multaj de la trajtoj aperas kiel klare aragonaj.

Ne estos ĝis la 12-a kaj 13-a jarcentoj kiam la aragona komencos havi plej grandan ĉeeston en la skribitaj dokumentoj. De ĉi tiu periodo, elstaras la Liber Regum —unua ĝenerala historio kun ampleksa rakonta disvolviĝo en latinida lingvo de Iberio—, Dek ordonoj kaj la Vidal Mayor, jura verko kie aperas kompilitaj la foruoj de Aragono. Tekstoj kiel Razón feita d'amor, la Libre dels tres reys d'orient aŭ la Vida de Santa María Egipcíaca prezentas same klarajn aragonajn trajtojn.

Moderna epoka literaturo redakti

La kastilia estas ekde 1500 la unua lingvo por kulturo en Aragono: multaj aragonanoj elstaras skribinte en tia lingvo kaj en la 17-a jarcento la gefratoj Argensola (Bartolomé y Lupercio) iris al Kastilio kaj montris belan uzadon de la kastilia al kastilianoj.

La aragona devenis familia kaj vilaĝa lingvo kaj restis plu en la Pirineoj kie ĝi akiros popolan karakteron. La 16-a jarcento estas malluma: oni ne havas dokumentojn en la aragona, sole aljamiado. En la 17-a jarcento aperis iuj verkistoj kiuj uzos tian lingvon por karakterizi popularajn personaĵojn.

En literatura konkurso eldonita en Osko je 1650 oni prezentis tri poemojn en la aragona de Matías Pradas, Isabel de Rodas kaj "Fileno, montañés".

La unuaj pastoradas estas de la 16-a kaj 17-a jarcentoj.