En Brazilo, la Arbara kapitano (Capitão do Mato, en la portugala) estis la servisto de bieno kiu respondecis pri la rekaptado de fuĝintaj sklavoj. En la brazila socio ili ĝuis tre malmultan socian prestiĝon kaj estis suspektataj pri kidnapado de sklavoj hazarde kaptitaj, esperante vidi ilin deklaritaj fuĝe, kaj redonante ilin al iliaj posedantoj post pago de rekompenco.

La premiĉasisto serĉanta forkurintajn sklavojn (Rugendas, 1823)

Fine de sklaveco, en 1887-88, kiam sklavoj amase fuĝis de la bienoj de la provinco San-Paŭlo, la armeestroj, ankoraŭ ĝuantaj la prestiĝon de la Milito de Paragvajo, rifuzis preni sur sin la malestiman taskon kapti sklavojn.

Historio redakti

Kutime la arbara kapitano estis mulato (nomo de miksigita nigrulo kun blankulo en tiu epoko), kiu naskiĝis nesklavo. Pro la manko de postenoj por liberigitaj nigruloj, tiu estis plifacila laboro.

Multaj kilomboj (quilombo en la portugala) estis malkrovitaj de la arbaraj kapitanoj. Kutime ili laboris en Nordoriento, Norda kaj Sudokcidenta regionoj de Brazilo, kie oni plantis sukerkanon aŭ havis bienojn.

En literaturo redakti

La germana artisto Rugendas, vojaĝante tra Brazilo (1822-1825), pentris kapitanon de la nigra arbaro, surĉevale kaj tirinta kaptiton (ankaŭ nigran) per ŝnuro.

En aliaj landoj redakti

En Usono okazis simila afero. Iliaj nomoj estis Patrolantoj (Patrollers), kutime ili estis en la Suda Usono por kapti sklavojn kiuj estis forfuĝintaj el bienoj.