Argentina Censo de 2010

La Censo Nacional de Población, Hogares y Viviendas 2010 (Nacia Censo de Loĝantaro, Hejmoj kaj Loĝejoj) de Argentino; nomita je ŝtata nivelo kiel "Censo de la Ducentjariĝo" (alude al la 200 jaroj post la Revolucio de Majo); oni realigis ĝin la 27-a de oktobro, fare de la INDEC. De tiu censo oni produktas la informaron demografian, socian kaj loĝan plej ĝisdatigitan kaj kompletan de la argentina loĝantaro. La definitiva informaro aperis fine de 2011, sed post 15 tagoj jam oni sciis la provizoran kvanton de loĝantoj kaj hejmoj de la lando. La tago de la censo estis deklarita ŝtata feritago, laŭ la Leĝo 24.254 de 1993.[1] Ĝi estis la unua censo farita en Argentino en kiu oni inkludis samseksajn parojn, kiuj ne estis censitaj antaŭ 2001 ĉar la leĝo por Samseksa edz(in)eco en Argentino estis aprobita la 15-a de julio de 2010 kaj oni ampleksigis la informojn pri descendintoj de indiĝenoj kaj negroj.[2]

Identigilo por la censitaj hejmoj. La moto indikas: Dankon pro la respondo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti