Malfermi la ĉefan menuon

Argentina Revolucio

Generaloj Juan Carlos Onganía, Marcelo Levingston kaj Alejandro Lanusse, la tri sinsekvaj diktatoroj de la "Revolución Argentina" kiuj okupis de facto la postenon de Prezidento de Argentino.

Argentina Revolucio aŭ en hispana Revolución Argentina estas la nomo per kiu oni memnomiĝis la militista diktaturo kiu elpostenigis la prezidenton de la radikala partio Unión Cívica Radical del Pueblo Arturo Illia, pere de puĉo okazinta la 28-a de junio de 1966 en Argentino. La Revolución Argentina ne prezentiĝis kiel "provizora", kiel ĉe ĉiuj antaŭaj puĉoj, sed male intencis establiĝi kiel nova politika sistemo de konstanta stilo, poste nomita Estado burocrático autoritario (EBA).

La alta politika kaj socia konflikteco generita dum la Argentina Revolucio kaj la luktado inter la diversaj militistaj sektoroj okazigis du internajn puĉojn, kaj tiele sinsekvis sin en la povo tri militistaj diktatoroj: nome Juan Carlos Onganía (1966-1970), Roberto Marcelo Levingston (1970-1971) kaj Alejandro Agustín Lanusse (1971-1973). Ĉirkaŭita de popola insurekcio kreskanta kaj ĝenerala, la diktaturo organizis balotan eliron kun partopreno de la peronismo (kvankam kun malpermeso de la kandidateco de Juan Domingo Perón mem), en 1973, en kiu venkis precize la kandidato peronista Héctor J. Cámpora, kun la 49,53% de la voĉdonoj, kiu siavice rezignis por permesi novajn liberajn balotadojn, en kiuj venkis Perón per la 62% de la voĉdonoj.

BibliografioRedakti

  • Mariana Vigat (2007). Compendio de Historia Argentina. Ediciones Libertador.
  • Mario Rapoport (2005). Historia económica, política y social de la Argentina (1890 - 2003). Buenos Aires: Planeta. ISBN 950-742-338-9.