La Argentina anĉovo, Engraulis anchoita, estas anĉovo de la genro Engraulis, troviĝanta en kaj ĉirkaŭ akvoj de Argentino. La specio, nune konsiderata preskaŭ neekspluatata (Sánchez & Ciechomski, 1995), ludas gravan rolon en la pelaga ekosistemo de la akvoj de Argentino.

Laŭ biomaso, ĝi estas la plej granda fiŝoresurso de la sudokcidenta Atlantika Oceano (Ciechomski & Sánchez, 1988).

La specio konstituas la ĉefan eron de la komplekso de gravaj komercaj specioj kiaj merluĉoj, kalmaroj kaj skombroj (Angelescu, 1982).

Sude de 34°S almenaŭ du populacioj de E. anchoita loĝas separate proksimume je 41°S: nome la norda kaj la Patagonia aŭ suda aĉovaroj (Hansen et al., 1984).