Historio
Mendita: 1914
ŝipmaso: 7450 tunoj, kun kargo
longo: 111,6 m
larĝo: 50,8 m
merĝo: 5,6 m
motoro: 2 vaporkaldronoj
1 pelŝafto (2,2 MW)
maks. rap.: 11 knotoj
skipo: 180
armiloj: 1939:
4 x 12-kanonetoj
2 maŝinfusiloj
aviadiloj: 5 akvoaviadiloj
2 teraviadiloj
pluaj detaloj: nenia al/deteriĝa vojo

La ŝipo Ark Royal estis trakonstruita en 1914 el komerca ŝipo al aviadilporta ŝipo kaj oni celis kunporti per ĝi akvoaviadilojn.

La ŝipo estis trakonstruita el kanalvetura ŝipo, laŭ ekzemplo de Hermes. Ĉar la ŝipo ne enhavis al- kaj deteriĝejon por la aviadiloj, tiel oni katapultis la ilin kaj per gruo levis ilin sur la ferdekon. Oni alinomis la ŝipon al HMS Pegasus.

En bataloj redakti

La ŝipo partoprenis en 1915 ĉe la Dardanela batalkampo. En januaro de 1918, du aviadiloj de Ark Royal bombardis la germanan grandan krozŝipoon Goeben.

Poste – kiam malfermiĝis la Dardaneloj – la ŝipo penetris la Nigran maron kaj liveris interalie ankaŭ aviadilojn al Batumi, por helpi la blankarmeajn trupojn. Ĝi partoprenis ankaŭ la alteriĝon de britaj koloniaj trupoj en Somalio. Dum la krimea ofensivo de 1920 helpis ĝi denove la blankarmeajn trupojn.

En septembro de 1922, dum la Chanak-krizo en la Dardaneloj, ĝi estis ankaŭ batalpreta en la Mediteraneo. Ĝi estis transportita en 1923 al Malto kaj tie trakonstruita.

Oni alinomumis la ŝipon en decembro de 1934 al Pegasus, por liberigi la nomon por la nobmendita aviadilŝipo HMS Ark Royal.

La ŝipon trafis torpedo dum la dua mondmilito, sed ne kaŭzis gravajn damaĝojn.

Post la dua mondmilito, oni vendis en 1946 la ŝipon por trakonstrui ĝin al koerca ŝipo (Anita I). La plano fiaskis, la ŝipo estis vrakigita en 1949.