Armiloj kaj fuelprovizposteno

Bazo proksime al la fronto kaj la areo de operacioj

Armiloj kaj fuelprovizposteno (AKF) estas provizora antaŭbazo lokita proksime al la fronto aŭ proksima bazo al areo de operacoj kutime fore de la ĉefaerbazo.[1]

Batalhelikoptero, Bell AH-1 Super Cobra, benzinumante aviadbrulaĵon en la AKF.

AKF estas provizora instalaĵo, precipe se la fronto kaj la batalkampo movas tre ofte, aŭ se ekzistas granda minaco de esti atakita per malamikaj atakaviadiloj, bombaviadilojartilerio. La AKF estas normale situanta proksime al la batalkampo, funkciante kiel subtena antaŭbazo al la aliancita forto de batalhelikopteroj.

Usono Usona Sekcio de Defendo redakti

La Usona Sekcio de Defendo difinas AKF kiel provizora instalaĵo, organizita, ekipita kaj deplojita por disponigi la aviadbrulaĵon kaj la necesan municion por la funkciado de la militaviado en batalo.

Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlanda Militministerio redakti

 
Senpilota aviadilo, General Atomics MQ-9 Reaper, benzinumante aviadbrulaĵon en la AKF.

La Unuiĝinta Reĝlanda Militministerio difinas AKF kiel provizora instalaĵo organizita, ekipita kaj deplojita de komandanto de la aliancitaj batalhelikopterfortoj, por disponigi la aviadbrulaĵon kaj la necesan municion por la funkciado de la armeaj helikopteroj.

NATO redakti

AKF estas NATO-esprimo por defini areo kie aviadiloj (kutime armitaj aviadiloj kaj helikopteroj) povas benzinumi kaj rearmi en provizora bazo pli proksime al sia areo de operacoj, kiam ilia ĉefbazo estas malproksime de tiu areo, ĉi tiu pli proksima bazo permesas pli rapida respondtempo dum operacoj faritaj por disponigi proksiman aerhelpon al aliancitaj fortoj en la batalkampo.

Referencoj redakti