La Arte della Lana estis la lano-gildo de Florenco dum malfrua Mezepoko kaj Renesanco. Ĝi estis unu el la sep grandaj Arti ("komercoj") de Florenco, kiuj diferenciĝis el la Arti Minori. La Arte della Lana komercis lanvestaĵojn, kaj kunlaboris kun la aliaj kompanioj da bankistoj kaj negocistoj por administri la urbon. Klimakse de sia ekzisto, la Arte della Lana havis 300 dungitojn, kaj nerekte vivtenis pli ol unu triono el la loĝantaro de Florenco.

Blazono de la Arte della Lana, Andrea della Robbia, 1487. Museo dell'Opera del Duomo en Florenco.

Ĝia sidejo, la Palazzo dell' Arte della Lana, estis finkonstruigita en 1308. Ĝi nun estas la sidejo de la Società Dantesca.

Fontoj redakti