Artileria turniĝonta turo

Artileria turniĝonta turo estas ferbetona objekto konstruita enkadre de fortikaĵoj. Temis pri elŝovonta kaj enŝovonta turo, kiu povis rotacii ĉirkaŭ sia akso kaj koncentri sian pafforton en ĉiuj direktoj.

Objekto K-S 22 Horymír de fuortaro Bouda por lokigo de blenda turo - kiel ununura, al kiu ne estis enbetonigita ŝakto
Objekto K-S 12 Na kótě de fuortaro Hůrka por lokigo de blenda turo - kun enbetonigita ŝakto

En la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj

redakti

Enkadre de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj ĝi estis konsiderata kiel plej grava konsisto de artileria fuortaro. Ĝi estis konstruita aŭ planita en ĉiuj fuortaroj, en Stachelberg eĉ en du ekzempleroj kaj en Adam. Ĝia ĉefa tasko estis gvidado de malproksimaj pafadoj en ĉiuj direktoj, krom alia plenigi pafadon de artileriaj fuortoj aŭ fari ŝirmana pafadon por linio de infanteriaj fuortoj. Lokigi artileriajn turojn projektantoj kalkulis proksime de montopintoj, sed kutime ne rekte sur ili. Kaŭzo estis ne limigi pafadventumilon de la turo kaj samtempe malebligi ekceligon fare de malamika artilerio.

La turo konsisitis el du partoj: el ferbetona objekto kaj la propra blenda turo, kiu estis enprofundigita en ŝakto interne de la objekto. La blendan parton kreis moviĝema kaj firma partoj. La firma parto estis produktita el ŝtalo kun dikeco 175-450 mm, la moviĝema parto estis kreita de porpafista ĉambro, kontraŭpezo kaj du liftoj. La kompleta blenda parto pezis 440 tunoj - 120 tunoj la moviĝema parto, 180 tunoj la blenda parto kaj 120 tunoj la kontraŭpezo.

Sur la plafono de la objekto estis lokigitaj unu, du aŭ neniu blenda kloŝo destinita por observado kaj defendon de senpera ĉirkaŭaĵo de la objekto.

Movon de la turo estis farita helpe de elektromotoroj. Okaze de bezono eblis la turon priregi kaj movigi ankaŭ permane.

Planita armilaro de la turoj estis duopo de 10 cm haŭbizo modelo 38. En aŭtuno de la ajro 1938 estis en pilzena Škodovka eklaboritaj du prototipoj, kiuj estis finitaj nur dum la dua mondmilito. Post ĝia finigo en la ĉeĥoslovaka teritorio troviĝis sole unu ekzemplero. Tiu estis metita en pionirara deponejo en Pardubice kaj poste, kiam konsideroj pri konstruado de artileria fuortaro en Slavkova arbaro ne estis realigitaj, ĝi estis en la jaro 1963 malmuntita. La alia prototipo estis jam dum la milito transportigita al provoj en Regnon kaj ĉirkaŭ la jaro 1945 ĝi onidire troviĝis sur teritorio de soveta okupacia zono.

Eksteraj ligiloj

redakti