Asuna

Yuuki Asuna, konata kiel Asuna (結城 明日奈, Yūki Asuna) en la mangailustritaj romanoj Sword Art Online (SAO), ALfheim Online (ALO) same kiel Project Alicization, kie ŝi provizore uzis la konton Stacia (ステイシア, Suteishia), estas la ĉefa heroino de la Sword-Art-Online-serio[1], la deuteragonistino de la Aincrad-Arc, same kiel la ĉefrolulo de la Mother's-Rosanio-flankrakonto. Ŝi estas la filino de la forma ĝenerala direktoro de RECT Inc.. Asuna estis unu el la 10.000 ludantoj kaptitaj en Sword Art Online, kie ŝi estis la sub-estro de la gildo de Kavaliroj de la Sango.[2] Ŝiaj kapabloj kun la rabisto gajnis al ŝi la moknomon La Ekbrilo (閃光, Senkō).[2]

Asuna
La populareco de la rolulo igis ŝin populara temo de kostumludo (kosplejo)
La populareco de la rolulo igis ŝin populara temo de kostumludo (kosplejo)
fikcia homo • rolulo de japana bildliteraturo • rolulo de japana movbildo • literatura rolulo • rolulo de videoludo
Verko Sword Art Online
Sword Art Online The Movie: Ordinal Scale
Sword Art Online: Hollow Realization
Sword Art Online: Infinity Moment
Sword Art Online: Lost Song
Informoj
Sekso ina
vdr

Post kiam Sword Art Online estis malbarita, transdonis Asuna ŝian avataron en SAO al ALfheim Online kaj komencis ludi la ludon kiel neplenaĝulo. Pro ŝia inklino ŝarĝi batalon kun rabisto malgraŭ tio, ke ŝi kuracas, gajnis ŝi la moknomon Resaniga Kurancistino (バーサクヒーラー, Bāsaku Hīrā).[3] Asuna kreis ankaŭ alternativan avataron - la Silfo Erika (エリカ, Erika), ĉar ŝi kelkfoje volis ŝanĝi sian aspekton.[4]

Aspekto redakti

Reala mondo / Sword Art Online / Project Alicization redakti

Asuna havas longajn, oranĝabrunajn kaŝtanajn harojn kaj avelajn okulojn.[2] En la fruaj niveloj de SAO, portis ŝi malhelruĝan ledan tunikon kun malpeza kupra surplasto kaj ledaj pantalonoj kun botoj ĝis la genuoj kune kun kapuĉa mantelo.[5] Post aliĝado al la Kavaliroj de la Sango, portis ŝi ruĝan kaj blankan uniformon, kiun ĉiuj membroj de KoB portas[1], kaj rapeton, kiu estis farita de Lisbeth - la Lambetiga Lumo.[6] Post la Ordinal Scale Okazaĵo ekuzis Asuna la promesringon donitan al ŝi de Kazuto sur sia maldekstra ringofingro.[7] De Asuna la avataro kiel Stacia, la Diino de la Kreado, konservas ŝiajn kaŝtanajn harojn kaj helbrunajn okulojn.[8] Ŝi portas perloblankan brustkirason kaj longan jupon konsistantan el sennombraj fajnaj ŝtofoj.

ALfheim Online redakti

La originala avataro de Asuna en ALfheim Online estis Titania, la Reĝino de Feino. Ŝi portis blankan kostumon[9] kun longa blanka jupo, kropo montranta ŝian ventron, kaj ruĝan rubandon, kiu ĉirkaŭiris la plej supran parton de ŝia supro, kiu kuniĝis por fari arkon.[10] Ŝi iris nudpiede, kaj surhavis blankan strion ĉirkaŭ la maleoloj.[11]

La Undine-avataro de Asuna havas helbluajn harojn kun aspekto kiu alie apenaŭ diferencas de ŝia avataro en SAO.[12]

La silfa avataro de Asuna, Erika, estas specialiĝinta pri proksima batalo kaj havis la plej multajn el ŝiaj kapablopunktoj dediĉitaj al ponardkapabloj[4], tial ŝi pli taŭgis por dueloj ol la ĉefa avataro de Asuna, kiu estis duon resaniganto.

Personeco redakti

Ŝi havas longan, rektan kaŝtan-koloran hararon pendantan malsupren ambaŭflanke, kaj ŝia vizaĝo estas eta kaj ovalforma, kun grandaj avelkoloraj okuloj kiuj blindigas. Ŝiaj ĉerizruĝaj lipoj aldonas belegan koloron sub ŝia malgranda sed glata nazo. Ŝia svelta korpo estas vestita en kavalira blank-ruĝa batalrobo, kun eleganta blanka kaj arĝenta maldika glavo suspendita de blanka leda glavzono.
Ŝia nomo estas Asuna - bonkonata nomo kiun malmultaj en SAO rekonos.[13]

La hararo de Asuna estas duone supren en plektaĵo[14], longaj haj rektaj kaŝtankoloraj; ŝiaj lipoj estas ĉerizruĝaj, kaj ŝi havas malgrandan vizaĝon kaj rektan nazon.[15] La aspekto de ŝia avataro en SAO estas simila al tiu en la reala mondo[16], kaj ŝi estas unu el la supraj kvin plej belaj knabinoj en SAO.[17] Ŝia korpo ankaŭ estas bone proporcia kaj ŝi laŭdire aspektas bone en bikinaj naĝkostumoj.[18]

ASsuna estas kaj talenta kaj bela[19]: en SAO estas ŝi moknomita Flash pro sia fulmrapida plavludo[20], dum en ALO estas ŝi resaniganto sed ankaŭ uzas sian glavludon al ka frontlinio[20], gajnante al ŝi la moknomon Berserko-resaniganto.[17]

Ŝi estas ankaŭ lerta pri kuiradkapabloj kaj montras ilin al Kirito en la ludo[21]; en la reala mondo estas ŝi same lerta pri kuirado, sed laŭdire ne same bona kiel en la ludo, eventuale ĉar ka manĝoj en la domo de Yuki, ĉiam estas preparitaj fare de servistoj.[22]

Asuna posedas gajan, trankvilan famulon, kaj estas tre virineca.[17] Krom ŝia sola amo por Kirito, ŝi montras amikecon al Lisbeth kaj Yuki, kaj amon patrinan al la AI-knabino Yui.[23] En la realo laboras la patrino de Asuna kiel universitata profesorino, kies instruado de ŝia filino kaŭzas sufokan vivon kaj diversajn kompleksojn.[14]

Krom tio, ŝi ne lertas pri traktado de fantomrakontoj tial ne estas feliĉa esti implikita en atakado de areoj infestitaj per monstroj kiel fantomoj aŭ aperoj.[17]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Volumo 6, Postparolo.
  2. 2,0 2,1 2,2 Volumo 1, Ĉapitro 5.
  3. Volumo 7, Antaŭparolo.
  4. 4,0 4,1 Volumo 7, Ĉapitro 1.
  5. Volumo 1 de Progresemuloj, Aero de Stela Nokto, Parto 1.
  6. Volumo 2, Varmigi la Koron, Parto 1.
  7. Sword Art Online Alicization, Epozodo 1.
  8. Volumo 16, Ĉapitro 19, Parto 5.
  9. Volumo 3, Ĉapitro 3.
  10. Epozodo 17.
  11. Epozodo 20.
  12. Epozodo 25.
  13. 川原礫『ソードアート・オンライン1 アインクラッド』、Kindle版、位置No.1125。
  14. 14,0 14,1 Karaktero-Libro de Sword Art Online Vol.2 Asuna (Japana: 「『ソードアート・オンライン』キャラクターブック Vol.2 アスナ」), paĝo 4.
  15. Tetsuo Machiguchi, Sword Art Online: interretaj ludoj kaj la unuapersona perspektivo (Japana: 「『ソードアート・オンライン』 オンラインゲームと一人称視点」), paĝo 144.
  16. Refreno de la malaperinta animo - Sword Art Online Progress - Aria de Senstela Nokto (Japana: 「消魂のリフレイン——劇場版 ソードアート・オンライン -プログレッシブ- 星なき夜のアリア」), paĝo 20.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 5-a Datrevena Oficiala Agorda Kolekto de la Ludo Sword Art Online (Japana: 『ゲーム『ソードアート・オンライン』5周年記念 公式設定資料集』), paĝo 72.
  18. 32P Solva Kolekto de Asuna - la Heroino de SAO (Japana: 「『SAO』メインヒロイン・アスナ32P総力特集」), paĝo 9.
  19. 32P Solva Kolekto de Asuna - la Heroino de SAO (Japana: 「『SAO』メインヒロイン・アスナ32P総力特集」), paĝo 24.
  20. 20,0 20,1 Karaktero-Libro de Sword Art Online Vol.2 Asuna (Japana: 「『ソードアート・オンライン』キャラクターブック Vol.2 アスナ」), paĝo 2.
  21. 32P Solva Kolekto de Asuna - la Heroino de SAO (Japana: 「『SAO』メインヒロイン・アスナ32P総力特集」), paĝo 25.
  22. Karaktero-Libro de Sword Art Online Vol.2 Asuna (Japana: 「『ソードアート・オンライン』キャラクターブック Vol.2 アスナ」), paĝo 3.
  23. 32P Solva Kolekto de Asuna - la Heroino de SAO (Japana: 「『SAO』メインヒロイン・アスナ32P総力特集」), paĝo 26.