Atari Punka Konzolo
Atari Punka Konzolo (angle Atari Punk Console) estas simpla, elektronika sintezilo. Ĝi estas kreita de Forrest M. Mims III kaj publikigita en Engineer's Notebook: Integrated Circuit Applications (Inĝeniera Kajero: Aplikado de Integraj Cirkvitoj) en 1980 kaj Engineer's Mini-Notebook: 555 Circuits (Inĝeniera Kajereto: 555aj Cirkvitoj) en 1984 [1]. Kaustic Machines donis al ĝi la nomon "Atari Punka Konzolo"[1] pro la simileco de ĝia ortangul-onda sono al la muziko de videoludoj el la 1980aj jaroj ekzemple tiuj por la Atari 2600.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cc/Photo-Atari-Punk-Console-kit.jpg/220px-Photo-Atari-Punk-Console-kit.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/APC_with_2_555_%28pin_out%29_and_bridge_added.png/220px-APC_with_2_555_%28pin_out%29_and_bridge_added.png)
La cirkvito konsistas de du 555 tempumilaj integraj cirkvitoj (aŭ unu 556 ICo). Unu tempumilo funkcias kiel sonoscilo kaj kondukas la duan tempumilon, kiu funkcias kiel monostabila multvibrilo[1]. La cirkvito tiel emisias ortangulajn ondpulsojn[1]. La larĝecon de la ondpulsoj oni ŝanĝas per unu rezistilo varia, kaj la frekvenco per alia[1]. Ofte estas tria rezistilo varia por ŝanĝi laŭtecon.
La cirkvito malmultekostas, kaj oni ofte konstruas ĝin mem, aŭ de individuaj elektronikaj konsistigaĵoj aŭ de konsistigaĵ-pakaĵo.