Atingopova timo (aŭ efikdistanca timo) estas la timo de veturisto (precipe okaze de veturado kun elektra aŭtomobilo), ke la atingopovo (efikdistanco) de la veturilo ne sufiĉas por fini la aktualan vojon, t.e. pro malplena (malŝargiĝanta) baterio resti sur loko fore de iu ajn ŝarga strukturo.

GM EV1

Bazo de tiu timo estas la limigita bateria kapacito kaj la tiel malgranda atingopovo de elektra veturilo kompare al tradiciaj (ekz. benzinaj) veturiloj. La esprimo estiĝis en Usono (angle range anxiety) je veturistoj de GM EV1, unua moderna elektra aŭtomobilo de novtempo, tiutempe ekipita kun plumbacida baterio.

Kun alveno de elektraj aŭtomobiloj kun atingopovo de 4-500 km kaj pli densa ŝarga strukturo, tiu timo pli kaj pli malpliiĝas.