Australian Dictionary of Biography
La Australian Dictionary of Biography (Aŭstralia Enciklopedio de Biografioj) estas nacia kunlabora entrepreno fondita kaj subtenata de la Nacia Aŭstralia Universitato (ANU), cele al la verkado de referencaj biografiaj artikoloj pri la plej eminentaj homoj en la historio de Aŭstralio.
Australian Dictionary of Biography | |
---|---|
biografia vortaro | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1966 |
Eldonejo | Melbourne University Publishing |
Ĝenro | national biographical dictionary |
La ADB-projekto naskiĝis en 1957 kaj restis aktiva ekde tiam. Ĝiaj oficoj situas en la National Centre of Biography de la universitato. Jam pli ol kvar mil aŭtoroj kontribuis al ADB. Ĝiaj 18 volumoj entenas 9 800 artikolojn pri 12 000 homoj[1].