Averrhoa estas genro de arboj en familio Oxalidaceae, en ordo Oxalidales, nomita laŭ Averroes - astronomo kaj filozofo de la 12-a jarcento, el muslima Hispanio.

Elektitaj specioj redakti

 
La karambola frukto, de la specio Averrhoa carambola

La genro entenas dekduon da specioj, el kiuj du estas kultivata pro ties fruktoj, la karambolarbo kaj la bilimbi: 
Averrhoa bilimbi L. -- Bilimbi
Averrhoa carambola L. stelfrukto de karambolarbo
Averrhoa dolichocarpa Rugayah & Sunarti
Averrhoa leucopetala Rugayah & Sunarti
Averrhoa microphylla Tardieu
Averrhoa minima Perr.
Averrhoa sinica Hance