Baŝkira alfabeto
La baŝkira alfabeto, (baŝkire: Башҡорт әлифбаһы, Başqort älifbahı aŭ Башҡорт алфавиты, Başqort alfavitı) estas la signosistemo uzata por skribi en la baŝkira lingvo.
Skriboj redakti
La baŝkira lingvo uzis 3 diversajn skribojn: araban (ĝis 1928), latinan (ekde 1928 ĝis 1940) kaj ekde la jaro 1940 la baŝkira lingvo uzas la cirilan alfabeton.
Antikva signosistemo redakti
Antaŭ uzi la alfabeton, la baŝkiroj uzis la grafikajn signojn, baŝkire: тамға, plurale тамғалар. Ili estas similaj al ideogramoj: ili nur montris la signifon, ne prononcon. Ĉiu baŝkira tribo havis siajn proprajn signojn.
La araba skribo redakti
Kiam la baŝkiroj fariĝis islamanoj, ili ekuzis la araban alfabeton. La araba skribo estas la unua konata alfabeta sistemo uzata por la baŝkira lingvo. La plej malnovaj tekstoj skribitaj en la baŝkira arabskribe estis kreitaj en la 14-a jarcento. En la unua baŝkira araba alfabeto estis 22 literoj. La nova varianto de tiu alfabeto estis akceptita en la jaro 1923. En tiu alfabeto estis 33 literoj.
Latina skribo redakti
La unua varianto de la baŝkira latina alfabeto surbaze de janalifo estis akceptita en la jaro 1928,[1] la dua en la jaro 1939. En la dua varianto oni forigis la literojn ç kaj ьj, kies sonoj ne ekzistis en vera baŝkira elparolo[2].
La unua varianto de la alfabeto redakti
A a | B ʙ | C c | Ç ç | D d | Đ đ | E e | Ə ə | F f |
G g | Ƣ ƣ | H h | I i | J j | K k | L ʟ | M m | |
N n | N̡ n̡ | O o | Ɵ ɵ | P p | Q q | R r | S s | |
Ş ş | T t | Ѣ ѣ | U u | V v | X x | Y y | Z z | |
Ƶ ƶ | Ƅ ƅ | ьj | ' |
La dua varianto de la alfabeto redakti
A a | B ʙ | C c | D d | Đ đ | E e | Ə ə | F f |
G g | Ƣ ƣ | H h | I i | J j | K k | L ʟ | M m |
N n | N̡ n̡ | O o | Ɵ ɵ | P p | Q q | R r | S s |
Ş ş | T t | Ѣ ѣ | U u | V v | X x | Y y | Z z |
Ƶ ƶ | Ƅ ƅ | ' |
Cirila skribo redakti
Oficiale la baŝkira alfabeto ekde 1940 uzas la cirilan skribon. Kelkaj literoj estis aldonataj por specifaj baŝkiraj sonoj. Jen ili: Әә, Өө, Үү, Ҡҡ, Ғғ, Ңң, Ҙҙ, Ҫҫ, Һһ. La unuaj 3 estas vokaloj, la aliaj estas konsonantoj.
А а | Б б | В в | Г г | Ғ ғ | Д д | Ҙ ҙ | Е е |
Ё ё | Ж ж | З з | И и | Й й | К к | Ҡ ҡ | Л л |
М м | Н н | Ң ң | О о | Ө ө | П п | Р р | С с |
Ҫ ҫ | Т т | У у | Ү ү | Ф ф | Х х | Һ һ | Ц ц |
Ч ч | Ш ш | Щ щ | Ъ ъ | Ы ы | Ь ь | Э э | Ә ә |
Ю ю | Я я |
La literoj Ё, Ц, Ч, Щ estas uzataj nur en la pruntovortoj el la rusa lingvo. La literojn Ҡ kaj Ҙ oni ne uzas en iu ajn lingvo krom la baŝkira. La molan kaj malmolan signon (Ь, Ъ) oni nur uzas en kelkradikaj vortoj, rusaj, arabaj kaj persaj pruntvortoj. En la lastaj ĝi signifas specialan sonon nome һәмзә aŭ gorĝa plozio.
La cirila skribo por la baŝkira estis fojfoje uzata en la 19-a kaj komenco de 20-a jarcento por kristanaj religiaj tekstoj.