Babujan Insuloj

La Insuloj Babujan estas kelkaj insuloj en la filipina provinco Kagajano norde de la insulo Luzono. La kvin plej grandaj insuloj estas Babujan, Kalajan, Camiguin, Dalupiri kaj Fuga.

Babujan Insuloj
Babuyan islands en.png

AkvejoPacifiko

Koordinatoj19° 15′ 0″ N, 121° 40′ 0″ O (mapo)19.25121.66666666667Koordinatoj: 19° 15′ 0″ N, 121° 40′ 0″ O (mapo)

Areo600 km² (60 000 ha) [+]
Nombro de insuloj13
Ĉefa insuloCalayan Island
Loĝantaro19 349 [+] (1-a de majo 2020)

Map
Babujan Insuloj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Administra dividoRedakti

La Babujan Insuloj estas parto de Kagajana Provinco kaj la insuloj situas ene de la limoj de du municipoj.

En la municipo Kalajan estas la insuloj Babujan, Kalajan, Camiguin kaj Dalupiri kaj la insulo Fuga estas parto de la municipo de Aparri.

TopografioRedakti

La Insuloj Babujan situas proksimume 20 ĝis 120 kilometrojn de la nordo de Luzono en la Luzona Markolo. La insuloj estas apartigitaj de Luzono per la Babujan Kanalo kaj de la Batan-insuloj pli norde per la Balintang Kanalo.

PejzaĝoRedakti

La pejzaĝo de la insuloj varias de plata al monta kun krutaj deklivoj. La insuloj estas ĉirkaŭitaj de korala rifo. Tri vulkanoj troviĝas sur la insuloj : Monto Didicas ĉe la marbordo de Camiguin, kiu altiĝas ĉirkaŭ 215 metrojn super la marnivelo kun sia simetria cilindra konusformo, la 840 metrojn alta Monto Pangasun sur Babujan kaj Monto Kagua sur Gonzaga en la nordoriento.