Bach-domo (Wechmar)

La Bach-domo genealogia (germane: Bach-Stammhaus) troviĝas en Günthersleben-Wechmar, Bachstraße nr 4.

La Bach-domo en Wechmar.
La muelejo de la bakisto Veit Bach.

Domohistorio redakti

Wechmar nomiĝas, pro siaj originaj Bach-monumentoj, la lulilo de tiu muzikista klano. Promenante tra la vilaĝo oni povas facile trafi ties spurojn. La Bach-domo genealogia, bakista domo (Oberbackhaus) ĉe la bazarplaco gastigas ekde 1994 memoriglokon kun muzeo de la turingiaj muzikistoj kaj instrumentfaristoj (ekz. la violonfarista familio Artmann). En la korto eblas admiri survande grandegan genealogian arbon kun 550 familianoj.

La muelejo kaj la lernejo redakti

La dua laborloko de Veit Bach estis la t.n. Supra muelejo (Obermühle). Ĝi restaŭritis laŭ la stato de 1685. En la loĝdomo estas origina turingia salono kun diloj el la 1585-a jaro.

Apud la Kirko Sankta Vito, unu el la plej grandaj vilaĝaj preĝejoj de la tuta Liberŝtato, estas la plej malnova duobla lernejo de Turingio (por knaboj kaj knabinoj), la Knaben- und Mägdelein-Schule el la jaro 1738-a. Tie ĉi Ernst Christian Bach estis de 1777-1822 kantoro kaj instruisto. Ĉefe al lia engaĝiĝo ŝuldiĝas frua memidentigado de la Bach-familio kun siaj radikoj en Wechmar.

Vidu ankaŭ redakti

Bach en Turingio

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 167-168

Eksteraj ligiloj redakti