Bajano (ruse бая́н, prononcata bajan) estas tipo de akordiono havanta butonojn anstataŭ la kutimajn klavojn. Ĝi evoluigitis en Rusujo je la komenco de la 20-a jarcento; hodiaŭ, la plejparto de bajanistoj loĝas en orienta Eŭropo.

Bajano

La bajano malsamas de l' akordiono kelkmaniere: unue, pro la butonaro, ĝi diapazonon pli grandan entenas - la dekstra butonaro havas proksimume 60 notojn individuajn (la akordiono havas, maksimume, 45 notojn). La spaco inter la notoj estas ege malpli granda, do la performisto facile povas streĉi unumane je du oktavoj en la klavaro dekstra, aŭ eĉ pli (kio neniel eblas akordione). Due, la internaj anĉoj estas rektangulformaj, ne trapezaj; ĉi tial la sono estas pli klara kaj kvazaŭorgena ol ĉe la akordiono.

Krome, liberbasa sistemo (angle free bass, t.e. la kapableco ludi solajn notojn en la maldekstra butonaro anstataŭ nure pedalnotojn kaj akordojn) pli ofte inkludatas en la bajano ol en l' akordiono; kun tiu sistemo, la bajana diapazono pliiĝas al ĉirkaŭe ok oktavoj entute.

Kvankam oni kutime konsideras la bajanon kiel popolmuzikan instrumenton, la bajano kapblas ludi preskaŭ ĉiajn muzikĝenrojn, inkluzive de (inter alie) baroko kaj ĵazo.

Vidu ankaŭ redakti