Bajkita naftogasa distrikto


La Bajkita naftogasa distrikto estas naftogasa distrikto, parto de Leno-Tungusa naftogasa provinco. Ĝiajn eksterajn limojn formas la Eniseja montokresto. Areo superas 150 mil km².

Bajkita naftogasa distrikto
Tipo naftogasa distrikto
Landoj Rusio
Parto de Leno-Tungusa naftogasa provinco
Inkludas la Kama, Malsupreangara, Omorinska, Tiĉanska, Poligusa, Supretoĥoma, Oskobinska naftogasaj sektoroj
Areo pli ol 150 mil km²
Naftogasaj kompleksoj la rifeana, ediakara, superediakara, malsuprekambria, kambria
Naftogasaj minejoj la Omorinska, Agalejevska, Jurubĉeno-Toĥomska
vdr

Geografio redakti

La distrikto estas ligita al la samnoma anteklizo, ene de kiu troviĝas la Kama volbo, Irkinejeva elstaraĵo kaj Angara orogenezo. La fundamento troviĝas 2 ĝis 6 km profunde.

Nafto kaj gaso redakti

Trovaĵoj de nafto kaj gaso estas ligitaj al la rifeana kaj ediakara naftogasaj kompleksoj, al kiuj apartenas 90 % de la komencaj hidrokarbonaj resursoj. Bonajn perspektivojn havas ankaŭ la superediakara, malsuprekambria, kambria naftogasaj kompleksoj.

Ene de la distrikto situas la Kama, Malsupreangara, Omorinska, Tiĉanska, Poligusa, Supretoĥoma, Oskobinska naftogasaj sektoroj. Estas malkovritaj la Omorinska, Agalejevska, Jurubĉeno-Toĥomska minejoj.

Komence de 2001 la komencaj gasoresursoj estis taksataj je pli ol 4 miliardoj da tunoj da kondiĉa fuelo, sed nur malpli ol 10% da ili estis esploritaj.

Literaturo redakti

  • Силантьев, Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Байкитская нефтегазоносная область // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 29. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ redakti