La Bale Montaro (konata ankaŭ kiel la Montaro Urgoma) estas areo de montoj de la Oromia Regiono de sudorienta Etiopio, sude de la Avaŝa Rivero. Ili inkludas la Tullu Demtu, nome la dua plej alta monto en Etiopio (4377 metroj), kaj same pri la Monto Batu (4307 metroj). La rivero Vebi, alfluanto de la rivero Jubba, elfluas en tiuj montoj oriente de Goba. La Nacia Parko Bale kovras 2,200 km² de tiuj montoj.

Bale Montaro

La Bale Montaro estas hejmo de multaj etiopiaj endemiaj animaloj, ĉefe de la Etiopia lupo, (Canis simensis), troviĝanta ĉe la Altebenaĵo Sanetti. La parko enhavas la naturan lokon de Harena-Arbaro, situanta sude de la montoj kiuj estas tre neesplorita areo supozeble enhavanta multajn nemalkovritajn speciojn de reptilioj same kiel leonojn, leopardojn kaj diversajn tipojn de antilopojn. Krom naturo. la Nacia Parko proponas elstaran oportunon por piedirado el la parkaj centroj ĉe Dinŝo. (Ankaŭ Dodola estas utila bazo por esploradi tiujn montojn.)

La plej granda grupo de Etiopiaj lupoj troviĝas tie.