Balenlameno (aŭ balenostobarto) estas ĉiu el la elastaj lamenoj pendantaj grandnombre sub la palato de la bartocetacoj. Ili estis uzataj por firmigi korsetojn kaj ombrelojn, sed nuntempe ne plu estas uzataj tiucele.