Ballard (esperante Balardo) estas kvartalo en la nordokcidenta parto de Seatlo, Vaŝingtonio, Usono. Historie ĝi estis antaŭurba centro de skandinavia ekloĝado en epoko, kiam en la urbo mem oni rigardis skandinavidevenajn homojn dubeme, ofte rifuzante dungi ilin aŭ luigi al ili loĝejojn. Balardo formale urbiĝis en 1890, sed en 1907 Seatlo aneksis Balardon.

w1
Ballard
kvartalo • urbo de Usono
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 41′ N, 122° 23′ U (mapo)47.677-122.385Koordinatoj: 47° 41′ N, 122° 23′ U (mapo) [+]
Ballard: situo en Seatlo
Ballard: situo en Seatlo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ballard, Seattle, Washington [+]
vdr
Muzeo de la Nordia Heredaĵo
La 17-a de majoSyttende Mai—la festo de la norvega konstitucio—estas grava festo ankaŭ en Balardo
Placo Bergen estas parko en la centro de Balardo

Ballard ricevis sian nomon de William Rankin Ballard, kiu ricevis la terenon kie la urbo fondiĝis kvazaŭ pune, rezulte de ĵeto de monero en 1887.

Registritaj Historiaj Lokoj en Balardo redakti

Ĝis 2007, jenaj lokoj en Balardo listiĝis en la usona Nacia Registro de Historiaj Lokoj:

  Ballard Avenue (Historia Distrikto Laŭ Ballard Avenue NW inter NW Market Street kaj NW Dock Place (listigita en 1976, n-ro 76001885).
  Ballard Carnegie Library En NW Market Street (listigita en 1979, n-ro 79002535).
  Fire Station No. 18 Ĉe la stratkruciĝo de Russell Avenue NW kaj NW Market Street (listigita en 1973, n-ro 73001876).
  Ponto Ballard (listigita en 1982, n-ro 82004231),
  Kluzoj Hiram M. Chittenden kaj la Ŝipkanalo de Lago Vaŝingtona (listigita en 1978, n-ro 78002751).