Bananadino estas fikcia psikoaktiva kemiaĵo, kiun oni asertas eltirebla el bananaj ŝeloj. Trompa recepto por ties "eltiro" el bananaj ŝeloj originale eldoniĝis en la anglalingva gazeto Berkeley Barb en marto 1967.[1]

Bananaj ŝeloj

Historio kaj influo redakti

Nur kelkajn monatojn antaŭe eldoniĝis la sukcesa unuopaĵo "Mellow Yellow" (1966) de la muzikisto Donovan. En la populara kulturo de la epoko, oni supozis, ke la kanzono temas pri fumado de bananaj ŝeloj. La 6-an de aŭgusto 1967, mallonge post la eldono de la kanzono, bananadino estis prezentita en artikolo de la gazeto New York Times Magazine kun la titolo "Cool Talk About Hot Drugs" ("Mojosa Parolo Pri Freŝaj Drogoj").[2]

Kvankam la originala trompo estis desegnita por starigi demandojn pri la etiko kontraŭleĝigi psikoaktivajn drogojn kaj persekuti ties uzantojn ("kio okazus, se la komuna banano enhavus psikoaktivajn kvalitojn, kiel reagus la registro?"), Cecil Adams raportis en The Straight Dope:[3][4]

La telegramaj servoj, kaj post ili la tuta lando, trompiĝis tutplene. Oni havis banano-fumajn festojn ĉe Berkeley. La sekvantan paskan dimanĉon raportis New York Times, "bitnikoj kaj studentoj skandis 'banana-banana' ĉe kunveno en Centra Parko" kaj ĉirkaŭparadis, portante du-futan lignan bananon. La Manĝaĵa kaj Droga Administracio anoncis, ke ĝi esploras "la eblajn halucinigajn efikojn de bananaj ŝeloj".

Tamen, bananadino pli ĝenerale konatiĝis kiam William Powell, kredante vera la artikolon en Berkeley Barb, reproduktis la metodon en The Anarchist Cookbook en 1970, sub la nomo "Musa sapientum Bananadino" (referencante la malnovan dunoman faknomon de la banano). En 1971, libro de unuliniaj ŝercaj bildstrioj eldoniĝis, enhavante bildstrion, en kiu adoleskanto sekrete donas bananarojn al bestoĝardena gorilo nokte, eldirante la linion: "Sed ĵetu la haŭtojn reen, amiko!"[5]

Referencoj redakti

  1. Will smoking banana peels get you high (26-an de aprilo 2002). Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2019-08-09.
  2. "Cool Talk About Hot Drugs", 'The New York Times Magazine', 6-an de Augusto 1967, paĝo 188.
  3. Stevens, Jay. Storming Heaven: LSD and the American Dream.
  4. A Straight Dope Classic from Cecil's Storehouse of Human Knowledge: Will smoking banana peels get you high? (26-an de aprilo 2002). Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2019-08-09.
  5. (Aprilo 1971) The Age of Hilarious.

Eksteraj ligoj redakti

  • Sniggle. Artikolo, prezentante falsan bananadinan recepton