Baranduino

rivero en Mez-Tero

Baranduino (angle Baranduin), de hobitoj nomata Brandovino (angle Brandywine[1]) estas fikcia rivero en la legendaro de Mez-Tero kreita de John Ronald Reuel Tolkien.

Mapo de La Provinco. Dekstre videblas la norda parto de la rivero Baranduino

Baranduino fluas al sudo kaj sud-okcidento el la lago Evendimo en la Grandan Maron, en Eriadoro[2]. En La Provinco oni konstruis sur ĝi la Ponton Brandovino, kiu estis parto de la Granda Orienta Vojo[3].

Historio redakti

En la jaro 1601 de la Tria Epoko Baranduinon transiris falohidoj, raso de hobitoj, gvidataj de la fratoj Marĥo kaj Blanko. Ili donis propran nomon al la rivero – Brandovino. Tiu evento komencis la ekziston de La Provinco[4].

Referencoj redakti

  1. Baranduin en The New Notion Club Archives
  2. J.R.R. Tolkien: Unfinished Tales of Númenor and Middle-earth
  3. La kunularo de l' ringo : la unua parto de La Mastro de l' Ringoj / J. R. R. Tolkien. Jekaterinburg: Sezonoj, 1995.
  4. La kunularo de l' ringo : la unua parto de La Mastro de l' Ringoj. Prologo / J. R. R. Tolkien. Jekaterinburg: Sezonoj, 1995.