Barbadosa Nigraventrulo

La Barbadosa Nigraventrulo aŭ en angla Barbados Blackbelly estas raso de aldomigitaj ŝafoj kiu estis disvolvigita en Karibio. Kvankam plej verŝajne la Barbadosa Nigraventrulo havas elafrikajn praularon, ŝjnas klare ankaŭ, ke la raso, kiel ĝi estas nuntempe, estis disvolvigita fare de la popolo sur la insulo el ŝafoj alportitaj de ŝipoj tre frue en la periodo tuj post la unua alveno de eŭropanoj.[1] Tiu raso estas bredata ĉefe por viando nome ŝafaĵo.[2]

La Barbadosa Nigraventrulo estas harŝafa raso de deveno el Karibio.

Karakteroj redakti

 
Ŝafino de Barbadosa Nigraventrulo

Barbadosa Nigraventrulo kapablas toleri varmon kaj montras pli da stamino ol plej ŝafrasoj. Ili havas rapidajn krurojn kaj je multaj manieroj ili similas al cervoj. Ili estas "harŝafoj," kio signifas ke ili ne kreskas lanon sed havas krispan haron anstataŭe. Se ili estas bredataj en pli malvarmaj klimatoj, il ofte disvolvigas lanan subtavolon kiun ili mudas printempe.

La Barbadosa Nigraventrulo povas reproduktiĝi la tutan jaron malkiel plej aldomigitaj ŝafoj. Ĉar ili estas pli malgrandaj kaj pli malrapide kreskantaj ol plej lanŝafoj, ili ne estas bona elekto por komerca produktado. Tamen, estas forta merkato por ties ledo kaj mildgusta viando (ŝafaĵo).

La Barbadosa Nigraventrulo gamas laŭ koloro el hela sablokolora al malhela mahoganruĝa, kun nigraj strioj en vizaĝo (kvazaŭ brovoj) kaj nigraj kruroj, ventro, interkrura regiono, mentono, kaj brusto, kio havigas al tiu herbovorulo ties nomon. Spite ties kapro-similan aspekton, ili estas veraj ŝafoj.

Referencoj redakti

  1. Barbados Blackbelly. Breeds of Sheep. Texas University. Arkivita el la originalo je 2009-02-25. Alirita 20a de Marto 2009.
  2. Barbados Black belly/Grenada. Breed Data Sheet. Domestic Animal Diversity Information System. Alirita 11a de Septembro 2009.

Eksteraj ligiloj redakti