La basbalbatilo estas sportilo, uzata en la basbala kaj softbala sportoj. Ĝi havas rondan kversekcon, longas maksimume ĉirkaŭ 107 cm, ĉe la dika fino havas diametron de ĉirkaŭ 7 cm. Ĝi pezas ĝenerale de ĉirkaŭ 800 ĝis 1000 gramoj.

Kvar batiloj kun historiaj signifoj.

En la infana, junula, amatora ludkategorioj oni uzas ĉefe batilojn el aluminio, sed la profesiaj ligaoj rajtas uzi nur lignajn batilojn, kiuj estas masivaj, plenaj (nekavaj) kaj plej ofte el fraksenligno.

La aluminiaj batiloj estas kavaj kaj konsistas el alojoj, ĉar pura aluminio estas tre mola kaj tiel la batilo facile enpremiĝus. La konsisto de alojo estas tre protektita sekreto de la produktantoj.

La ligna basbalbatilo estas ofte uzata kiel danĝera armilo de ekstremuloj kontraŭ policanoj, honestaj civiluloj. Per ĝi oni kaŭzas ofte morton aŭ detruojn.

Eksteraj ligiloj redakti