Basostinato estas variaĵo de la muzika formprincipo ostinato, kiu atingis relative plej grandan plivastiĝon kaj popularecon. La basostinato ekestis fine de la 16-a jarcento, pli malpli kune kun la ekesto de la muzika baroko kaj estis ofte kaj volonte utiligata kompozicia rimedo.

Dum kiam ostinato celas ajnan ĉiam denove revenantan muzikan elementon, la basostinato ricevas pli grandan gravecon precipe dum la barokepoko. En la baroko, ankaŭ nomata ĝeneralbasa epoko, la baso fariĝas la fundamenta voĉo de la muziko, en kiu sin montras la harmonia strukturo. Simile al nuntempaj akordsignoj, kiuj montras ekz. al akompana gitaristo aŭ pianisto la harmonian pason de muzikaĵo, tiun ĉi funkcion tiam transprenis la basvoĉo ekipita per numerado. Sur la baso fundamentis do finfine la kompleta muzikado.

La per basostinato treege reglamentata paso de la basvoĉo kreas fundamento, sur kiu eblas al la supra voĉoj, des pli libere moviĝi. Ofte do komponaĵoj, kiuj baziĝas sur basostinato, staras proksimege al muzikaj variacioj.

Ekzemploj redakti