Bastido (en la franca, bastide; en okcitana lingvo, bastida; el la latina bastit, bastia, "ĵusa konstruaĵo") estis dum la Mezepoko specifa aĵo de la urb-evoluo, konstruita kun defenda celo kaj por ekonomia ekspluatado, ekiĝinta dum la 13-a jarcento en areoj de la sudokcidento de Francio, en Akvitanio kaj Okcitanio, kiel ordigaĵo por la setlejoj de reloĝigado entreprenitaj en tiuj regionoj.

Bastido de Domme, en la departemento Dordogne.

Ĝia konstruado rezultiĝis el kontrakto inter la feŭda senjoro, kiu ankaŭ povis esti abato, kiu donis teritorion, kaj la krono de Francio, kiu okupiĝis pri la homloĝigado. La novaj loĝantoj novplugas kaj preparas la terenojn por la kultivado kaj ĝuas la sekurecon ofertitan de la muregoj de la nova vilaĝo, en epoko kiam oni ĉiam kaj ĉie timis la rabistojn kaj banditojn. Aliflanke, oni garantias certan ekonomian trankvilecon. La du flankoj subskribintoj de la kontrakto kundividas la enspezojn de la nova loĝantaro.

Ĉi tiuj fortikigitaj loĝlokoj karakteriziĝis je ĝia urboplanado, kun la celo plifaciligi la monigi la diversajn tributojn: la domblokoj, kvadrataj kaj rektangulaj, eltonditaj de perpendikularaj stratoj, ariĝas ĉirkaŭ la centra placo kie troviĝas la bazaro. La bastidoj, gravaj agentoj de loĝa, terkultiva kaj ekonomia evoluo en regionoj antaŭe dezertaj, estis ankaŭ grava kaj efika ilo por la cistercianoj por mildigi la mankon de laboristoj en la 13a jarcento. Tiel, inter 1252 kaj 1325, cisterciaj abatejoj kiel Flaran, Morimond, Grandselve, Bonnefont aŭ Cherlieu kreis tridek ses bastidojn en iamaj paŝtejoj.