Belga blankblua bovo
La belga blankblua bovo estas karakterizata per ties forta muskolaro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/da/Sectio_caesarea.jpg/220px-Sectio_caesarea.jpg)
Karakterizaĵo
redaktiTiu bovoraso havas la frotan t.n. karnotipon kaj la duuzan tipon (lakto kaj karno). La bovoj estas blankaj, nigra-blankaj aŭ blublankaj. La belga blankblua bovo havas naturan mutacion en la geno, kiu kodas muskolkresko-baran proteinon miostatino. La detranĉita miostatino ne kapablas direkti la muskolkreskon, tiu mutacio ankaŭ baras la grasiĝon, kio kondukas al ekstreme malgrasa karno. Ĝia tromuskolita aspekto estas nomata ankaŭ „duobla-lumbulo“, karakterizaĵo, kiun havas la piemonta bovo. La bovoj plej ofte ne kapablas naski idojn kaj bezonas cezaran sekcon. En kelkaj landoj, la bredado de tiu raso estas malpermesita.